Voĉdono pri la ĉefaj defioj kaj celoj de edukado
La mondo estas pli kaj pli malsimpla, malcerta kaj difektebla. Ekzistas urĝa bezono repensi pri la rolo kaj celo de edukado.
Unesko lanĉis tutmondan debaton pri la estonto de edukado: kunparolado pri la temo, kiel scioj kaj lernado povas formi la estonton de la homaro kaj de la planedo.
Hodiaŭ ni volas ekscii vian vid-punkton pri la 3 ĉefaj defioj, kiujn la mondo alfrontos en la estonto. Kaj, pensante pri tio, kiuj devus esti la 3 ĉefaj celoj de edukado.
Ĉiu voĉo gravas kaj viaj respondoj al ĉi tiu 1-minuta esploro helpos Unesko-n starigi prioritatojn kaj pretigi ĝeneralan raporton pri la estonto de edukado.